Esperanto kaj neperforto. El Esperanto y la No-violencia.


Javier Alcalde, Global Education Magazine,Javier Alcalde
es doctor en ciencias políticas por el Instituto Universitario Europeo de Florencia. Actualmente es investigador sobre temas de desarme y movimientos sociales en el Instituto Catalán Internacional pora la Paz.

 jalcalde.icip@gencat.cat

.

Esperanto kaj neperforto

En 1887 Ludoviko Lazaro Zamenhof prezentis sian proponon por internacia helpa lingvo. Ĉi juda okulkuracisto, edukita en la rusa, vivis en Bjalistoko (nun en Pollando), kie estis oftaj streĉiĝoj inter la diversaj etnaj grupoj vivantaj en la urbo. Lia lingvo estis popole konata per la nomo de Esperanto, la pseŭdonimo uzita de la aŭtoro (‘tiu kiu havas esperon’).

Ekde la komenco la celo estis, kaj estas, plifaciligi komunikadon kaj komprenon inter la popoloj per facila kaj neŭtrala lingvo (kiu apartenas al neniu). Laŭ popola diro, ‘homoj kompreniĝas parolante’ kaj Zamenhof kredis, ke tiel konfliktoj kaj militoj povus esti evitataj. Tiu ĉi celo estas konata kiel ‘la interna ideo ‘ kaj eble tio ĉi estas kio malsamigas ĉi lingvon disde ceteraj planitaj lingvoj (hodiaŭ pli ol 1000!), kiuj neniam atingis la popularecon de Esperanto. Esperanto estas regula kaj intuicia lingvo, kun granda propedeŭtika valoro (lerni Esperanton faciligas la lernadon de fremdaj lingvoj).

125 jaroj post ĝia naskiĝo kaj sen ekonomia aŭ politika apogo, ĝi restas vivanta lingvo. Unuflanke, Esperantistoj distingiĝis pro sia defendo de lingvaj rajtoj, ekzemple, tradukante artaĵojn de minoritataj literaturoj. Ili ankaŭ kreis unikan kulturon, riĉa kaj diversa, ampleksanta la kvin kontinentojn. Ekzistas tre aktiva Esperanto-komunumoj en Francio, Germanio, Pollando, Hungario kaj Flandrio aŭ en Brazilo aŭ Ĉinio. Parte pro la Interreto, Esperanto vivas nuntempe duan junecon. Ĝi estas unu el la plej aktivaj lingvoj en la reto, kiel montras la kvanto (kaj kvalito) de artikoloj ĉe Vikipedio, ĝia ĉeesto en google tradukisto aŭ sennombraj portaloj por lerni la lingvon senpage, facile kaj rapide.

Ĝiaj uzantoj dividas la humanismon de Zamenhof kaj lian sindevontigon por neperforto, eksplicite rekonitan de pli ol 100 jaroj. Zamenhof plurfoje estis kandidato por la Nobel-pacpremio. En 1910 li komenciĝis kiel unu el la pelj firmaj, sed fine la premio estis donita al la International Peace Boureau. En 1915, malmulte antaŭ sia morto, la iniciatinto de Esperanto petis en malfermita letero al diplomatoj, kiuj devos rekonstrui Eŭropon post la Granda Milito, la kreon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj ankaŭ la kreon de Eŭropa Kortumo; proponojn kiuj tiam ne estis majoritataj kaj kiuj nun ŝajnas evidentaj kaj eĉ nemalhaveblaj.

La etika kaj tutmonda projekto, en kiu Zamenhof inkluzivas Esperanton kiel baza ilo de komunikado ekestis do en kunteksto de imperiismaj luktoj kaj en foresto de monda registaro aŭ de institucioj pri rezolucio de konfliktoj inter nacioj. En ĉi tiu projekto estas ankaŭ serio da bazaj principoj kaj universalaj reguloj de konduto, kiuj povus esti konsiderataj kiel precedentoj de homaj rajtoj, kaj kiuj bone asociiĝas al neperforto de Tolstoj. Eble pro tio la rusa verkisto estis forta subtenanto de internacia helpa lingvo. Fakte, la Universala Esperanto-Asocio (UEA), estas unu el la unuaj organizoj, kiuj subtenis la celojn de la Unuiĝintaj Nacioj, aldonante punkton al sia statuto, kiu konstatas, ke respekto al homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por ĝia laboro.

Aliflanke, la ligo de esperantistoj kun la aspiroj de libereco kaj egaleco inter la homoj kaj inter la popoloj estas profunda. Ekde ĉi tiu perspektivo ni povas mencii la aktivecojn per Esperanto, kiuj okazis dum la Hispana Interna Milito, inkludante gravan laboron de propagando, precipe el Katalunio kaj Valencio. Tiam oni eĉ pensis fari Esperanton lingvo de komuna interrilato inter la internacibrigadistoj, kaj en iuj kazoj ĉi tio estis farita. Tamen, praktikaj konsideroj kondukis al la organizado de homogenaj grupoj laŭ lingvo kaj fine al lernado de la hispana kiel maniero por integriĝi en la lando.

Konkrete en la kampo de paco, la Esperanto-movado faris gravan kontribuon al la idealo de neperforto: Mallonge, tra la bezono por praktika apliko de filozofio por paco, kiu historie trovis malfacile bildigi ideon tiel abstrakta kiel tiu de paco. En Esperanto, la serĉo de paco konstruiĝas per reciproka kaj egala interkompreno. Estas per komunikado, ke oni atingos la utopion fratigan de Esperanto.

Kiel meti tiujn idealojn en praktiko? Certe ekzistas inspiraj ekzemploj, kiel la japanaj kiuj unue tradukis al Esperanto la personajn spertojn de la tragedio de Hiroŝimo kaj Nagasako, kio faciligis, ke Esperantistoj el aliaj landoj tradukis ilin al lokaj lingvoj, ebligante ke internacia civila socio konsciiĝis de la suferado de la viktimoj de la atombomboj. Ankaŭ la agado de la esperantistoj de diversaj landoj post la Dua Mondmilito, kiuj sin kunordigis por gastigadi aŭstriajn infanojn, kiuj restis en situacio de malriĉeco kaj senhelpeco, montras la potencialon de la lingvo kaj ĝiajn valorojn.

Ne estas hazardo, ke Esperanto atingis sian plej altan nivelon de populareco kaj influo en la intermilita periodo, en kiu estis seriozaj provoj por uzi internacian helpan lingvon en la nova internacia politika arkitekturo, kiu ekaperis post la Granda Milito. Oni pensis tiam, ke la uzo de Esperanto en la Ligo de Nacioj (antaŭulo de UNO) faciligus komunikadon inter homoj tiel, ke povus esti evitata la Dua Mondmilito. Esperantistoj alvokis al starigo de novaj juraj kontroloj en la rilatoj inter ŝtatoj, kune kun spirito de reciproka kompreno.

En tiu momento, la faktoj ŝajnis konsenti kun ili. Kun dekoj da miloj da personoj lernante la universalan helpan lingvon, la espero de pli justa socio ŝajnis ebla. Ankaŭ en ĉi tiu epoko oni kreis la Katolikan Internacion, kiu uzis Esperanton en klopodo kunigi Katolikismon kaj pacismon.

Faciligante komunikadon inter homoj trans limoj, Esperanto malfaciligis la kontrolon de la informado en totalismaj reĝimoj. Pro tio, ĝi estis brutale persekutita en diktaturoj dum kaj post la Dua Mondmilito, kaj ankaŭ en aliaj landoj (ekz., en Usono dum la Macarthismo). En la koncentrejoj mortis judoj, ciganoj, gejoj … kaj esperantistoj. En ĉi tiu periodo, oni dokumentis la ekziston de esperantistoj en la koncentrejoj, kiuj instruadis la lingvon; aliaj, kiuj kaŝis judojn; kaj aliaj kiuj estis savitaj, ĉar la soldato persekutante ilin rimarkas ke ambaŭ (persekutanto kaj persekutito) estas subtenantoj de ĉi tiu kaŭzo.

Similaj agadoj okazis en aliaj konfliktoj, kiel en la bosnia milito, kvankam en pli malgranda skalo. Ankaŭ konataj, estas la pontoj de paco inter la blokoj de Oriento kaj Okcidento, konstruitaj per Esperanto dum la Malvarma Milito. Plie, en malsamaj kuntekstoj Esperanto estis tre utila ilo por havigi vizion de historio, kiu povas esti uzata de pluraj nacioj kun konfliktantaj historiaj vidpunktoj.

Estas ĉi tiu lingvo, kiu naskis embrian esploradon pri paco, studantan la sociajn kaj ekonomiajn radikojn de konfliktoj. Fakte, multaj gravaj pacistoj de la lasta frujarcento estis ankaŭ esperantistoj. En tiu tempo, pacisto kaj esperantisto estis preskaŭ sinonimaj vortoj, kiel evidentiĝas en la aktiveco de intelektuloj kiel Edmond Privat (la amiko de Mahatma Gandhi kaj Romain Rolland), unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantismo post la morto de Zamenhof kaj neperforta pacisto, kiu kampanjis por sendependeco de Pollando, Barato kaj Alĝerio. Aliaj tre aktivaj pacistaj esperantistoj estis Albert Škarvan, Louis Couturat, Gaston Moch, Paul Berthelot, Jean Jaurès, Édouard Vaillant, Alfred Fried, Alfred Moscheles, Josef Metzger, Hector Hodler aŭ Julia Isbrücker. Rilate al la disvastigantoj de Esperanto en pli larĝaj sektoroj de pacismo, oni povas mencii Bertha von Suttner aŭ Romain Rolland, kvankam ĉi tiuj lastaj du ne parolis ĝin flue.

La kontribuo de Esperanto estas trans la interkompreno inter ŝtatoj, kaj celas pli la pacan kunekzistadon de la popoloj, de la homoj. Tial, internaciaj institucioj kiel UNESKO alvokis al ĝia studado kaj instruado en lernejoj kaj universitatoj. UNESKO diras en sia enkonduko, ke paco komenciĝas en la mensoj de homoj. Kaj tie ĉi estas kie agas la propono verkita de Zamenhof. Preter la oficialaj kanaloj de komunikado kaj preter abstraktaj deklaroj de internacia kunlaboro, la trafo okazas per personaj kontaktoj.

Tiel, ni povas reliefigi la fratecon inter poloj kaj judoj dum la fruaj jaroj de la historio de Esperanto, senperfortan aktivismon kontraŭ japanaj koloniigoj en Koreio kaj Tajvano en la jaroj 1920 kaj 1930 aŭ la kunekzistadon inter judoj kaj araboj en Esperanto-organizo en Palestino dum la Brita mandato. En Ruando post la genocido de la jaroj 1990 ekzistas komunumoj kie, malgraŭ ke ili parolas la saman lingvon, ĝiaj membroj kelkfoje uzas Esperanton, ĉar tio ĉi ebligas esprimi libere kaj sen neceso utiligi la diversajn formojn, kiuj la loka lingvo rezervas al ĉiuj etnaj grupoj. Ankaŭ en landoj kiel Ĉinio, kie dekoj da lingvoj kunekzistas, Esperanto funkcias en iuj sociaj grupoj kiel pontolingvo, pli efika ol aliaj lokaj lingvoj, malfacile lerneblaj kaj ligitaj al sektoro de la loĝantaro kaj al rilatoj de povo.

Alia areo, kie la rilato inter Esperantismo kaj pacismo fruktiĝas estas esperanta literaturo. Inter la plej elstaraj ekzemploj, notindas la verkoj de aŭstralia Trevor Steele kaj hungara Gyula Baghy, kune kun aliaj kiel Kiel Akvo de l’Rivero de la franca Raymond Schwartz, La Granda Kaldrono de la skota John E. Francis, Kroata milita noktlibro de la kroata Spomenka Stimec aŭ la epopeo en verso Poemo de Utnoa de la kataluna Abel Montagut. Ankaŭ menciindaj estas membiografiaj tekstoj pri spertoj de milito, kiel Maskerado de Tivadar Soros, en kiu la patro de la fama financisto George Soros klarigas siajn spertojn kaj tiujn de sia familio dum la Dua Mondmilito. Tre rekomendita legado estas ankaŭ la taglibro de la esperanstisto Petr Ginz, originale skribita en la ĉeĥa kaj memorigante al la fama taglibro de Anne Frank.

Nuntempe, en la konverĝo de malsamaj agendoj de sociaj movadoj, la pioniroj de Esperanto devus esti rekonitaj en la esenco de alimondisma neperforto promociita de aktivistoj por internacia solidareco. Se oni konsideras la problemon de la foresto de monda helpa lingvo kune kun aliaj sociaj aferoj, oni konkludas, ke la sorto de Esperanto estas ligita al la starigo de pli paca kaj justa internacia ordo. Mallonge, oni povas diskuti pri la farebleco de la lingva propono, sed la kontribuo de Esperanto al la teorio de neperforto estas nedubebla.

Javier Alcalde estas D-ro en politika scienco de la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco. Nuntempe esploristo pri temoj de malarmado kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto por Paco en Barcelono

Literaturo:

Alcalde, Javier (2013) “Pacifism”. En David A. Snow, Donatella Della Porta, Bert Klandermans, Doug McAdam (eds.) The Wiley-Blackwell Encyclopedia of Social and Political Movements. Blackwell Encyclopedias in Social Sciences.

Alòs, Hèctor (2012) “Els esperantistes catalans. Un col.lectiu pacifista en un món global”. ICIP Working Papers 2012/03. Barcelona: Institut Català Internacional per la Pau. Disponible en la kataluna kaj en la angla. http://www20.gencat.cat/docs/icip/Continguts/Publicacions/WorkingPapers/2012/Arxius/01WP2012_03_EsperantoCAT.pdf

Del Barrio, Toño kaj Ulrich Lins (2010) “La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito”. En Hèctor Alòs kaj Francesc Poblet (eds.) Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Barcelono: Kataluna Esperanto-Asocio. http://www.nodo50.org/esperanto/artik68.htm

Lins, Ulrich (2000) “The work of the Universal Esperanto Association for a more peaceful world”. Esperanto Documents 45 A. Rotterdam: UEA. Disponebla angle kaj esperante. http://catalogue.nla.gov.au/Record/5667526

Lins, Ulrich (1990) La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ esperanto. Dua Eldono. Mosva: Progreso.

Sikosek, Marcus Ziko (2003) Esperanto sen mitoj. Dua Eldono. Flandra Esperanto-Ligo.

El esperanto y la noviolencia

En 1887 Luis Lázaro Zamenhof presentaba su propuesta de lengua auxiliar internacional. Este oftalmólogo judío, educado en lengua rusa, vivía en Białystok (en la actual Polonia), donde eran frecuentes las tensiones entre los diversos grupos étnicos que habitaban en la ciudad. Su lengua fue conocida popularmente con el nombre de esperanto, por el pseudónimo que usó el autor (‘el que tiene esperanza’).

Desde el principio el objetivo era, y es, facilitar la comunicación y la concordia entre los pueblos mediante una lengua sencilla y neutral (que no pertenece a nadie). Dado que ‘hablando la gente se entiende’, se creía que así se evitarían conflictos y guerras. Este objetivo es conocido como ‘la idea interna’ y es quizás lo que diferencia esta lengua de los otros intentos de lenguas planificadas (¡a día de hoy más de 1000!) que no han alcanzado la popularidad del esperanto. El esperanto es una lengua regular, intuitiva y con un gran valor propedéutico (aprender esperanto facilita el aprendizaje de lenguas extranjeras).

125 años después de su nacimiento y sin contar con apoyo político ni económico, sigue siendo una lengua viva. Por un lado, los esperantistas se han caracterizado por la defensa de los derechos lingüísticos, traduciendo, por ejemplo, obras clásicas de literaturas minorizadas. Además, han creado una cultura propia, rica y diversa, presente en los cinco continentes. Existen comunidades esperantistas muy activas en Francia, Alemania, Polonia, Flandes o Hungría y también en Brasil o China. En parte gracias a Internet, el esperanto está viviendo una segunda juventud. Es una de las lenguas más activas en la red, como muestra la cantidad (y calidad) de los artículos en la wikipedia, la presencia en el google translator o los innumerables portales para aprender la lengua de manera gratuita, fácil y rápida.

Sus usuarios comparten el humanismo de Zamenhof y su apuesta por la noviolencia, reconocida explícitamente desde hace más de 100 años. Así, Zamenhof fue varias veces candidato al premio Nobel de la Paz. En 1910 partía como uno de los favoritos, pero finalmente el premio fue otorgado a la International Peace Bureau. En 1915, poco antes de su muerte, el iniciador del esperanto pidió en una carta pública a los diplomáticos que reconstruirían Europa después de la Gran Guerra la creación de unos Estados Unidos de Europa y también de un Tribunal Europeo de Justicia; propuestas que entonces no eran mayoritarias y que hoy nos parecen evidentes e incluso indispensables.

El proyecto ético y global en el que Zamenhof incluye el esperanto como herramienta básica de comunicación surge, pues, en un contexto de luchas imperialistas y en ausencia de una institución de gobierno mundial o de resolución de conflictos entre las naciones. En este proyecto hay también una serie de principios básicos y universales, unas reglas de conducta que podrían considerarse como precursoras de los derechos humanos y que se complementan bien con la noviolencia de Tolstoi, ferviente partidario de la lengua auxiliar internacional. De hecho, la Asociación Esperantista Universal (UEA, por sus siglas en esperanto) será una de las primeras organizaciones en proclamarse de acuerdo con los objetivos de las Naciones Unidas, añadiendo un punto en sus estatutos en los que se establecerá que el respeto a los derechos humanos es una condición esencial para su trabajo.

Y es que el vínculo de los esperantistas con las aspiraciones de libertad e igualdad es profundo. Es desde esta perspectiva que podemos mencionar las actividades esperantistas que tuvieron lugar durante la Guerra Civil española, incluyendo una importante labor de propaganda, sobre todo desde Cataluña y el País Valenciano. Incluso se pensó en hacer del esperanto el idioma de relación común entre los brigadistas, y en algunos casos así se hizo. Sin embargo, las consideraciones prácticas condujeron a la organización de grupos homogéneos en materia lingüística y finalmente al aprendizaje del castellano como manera de integrarse en el país.

Pero es estrictamente en el ámbito de la paz que el movimiento esperantista ha realizado una aportación fundamental al ideal de la noviolencia. En concreto, en la necesidad de aplicación práctica de la filosofía para la paz, la cual históricamente ha encontrado muy difícil cristalizar una idea tan abstracta como es la de la paz. Desde el esperanto, la búsqueda de la paz pasa por llegar a la mutua intercomprensión en igualdad de condiciones. Es a través de la comunicación, pues, que se llegará a la utopía fraternizadora del esperanto.

¿Cómo poner en práctica estos ideales? Hay ejemplos ciertamente inspiradores, como los japoneses que tradujeron las primeras vivencias personales de la tragedia de Hiroshima y Nagasaki al esperanto, lo que facilitó que esperantistas de otros países los tradujeran a las lenguas vernáculas, haciendo posible así que la sociedad civil internacional fuera consciente de los sufrimientos vividos por las víctimas de las bombas atómicas. También la acción de los esperantistas de diferentes países tras la I Guerra Mundial, coordinándose a la hora de acoger a niños austríacos que habían quedado en una situación de pobreza y desamparo, muestra el potencial de la lengua y de sus valores.

No es casualidad que el esperanto lograra sus máximas cotas de popularidad e influencia en el período de entreguerras, en el que hubo serios intentos para usar la lengua internacional auxiliar en la nueva arquitectura política internacional surgida tras la Gran Guerra. Se pensaba entonces que el uso del esperanto en la Sociedad de Naciones (el precedente de la ONU) habría facilitado la comunicación entre los pueblos hasta el punto de que habría podido evitar la Segunda Guerra Mundial. Los esperantistas pedían la creación de nuevos controles legales en las relaciones entre estados, junto con un espíritu de entendimiento mutuo.

Eran momentos en que los hechos les daban la razón. Con decenas de miles de personas aprendiendo la lengua auxiliar universal, la esperanza de una sociedad más justa se veía posible. También en esta época se creó la Internacional Católica, que usaba el esperanto en un intento de unir catolicismo y pacifismo.

Al facilitar la comunicación entre las personas por encima de las fronteras, el esperanto hacía muy difícil el control de la información en los regímenes totalitarios. Por este motivo, fue brutalmente perseguido en las dictaduras que sacudieron Europa durante y después de la Segunda Guerra Mundial, así como en otros países (por ejemplo, en EEUU durante el Macartismo). En los campos de concentración murieron judíos, gitanos, homosexuales… y también esperantistas. En este período, se ha documentado la existencia de esperantistas en los campos de concentración que enseñaban la lengua, otros que escondían a judíos y otros que fueron salvados, porque el soldado que les perseguía se dio cuenta de que ambos (perseguidor y perseguido) eran partidarios de esta causa.

Actividades similares han tenido lugar en otros conflictos, como en la Guerra de Bosnia, aunque a menor escala. Conocidos son también los puentes de paz entre los bloques del Este y del Oeste, construidos por esperantistas durante la Guerra Fría. Además, en diferentes contextos el esperanto ha sido una herramienta muy útil a la hora de ofrecer una visión de la historia que pudiera ser compartida por varias naciones con visiones históricas conflictivas.

Es en esta lengua que se hizo una embrionaria investigación para la paz, que estudiaba las raíces sociales y económicas de los conflictos. De hecho, muchos de los principales pacifistas de principios del siglo pasado eran también esperantistas. En aquella época eran palabras casi sinónimas, que se evidencian en la actividad de intelectuales como Edmond Privat (el amigo de Mahatma Gandhi y de Romain Rolland), uno de los principales impulsores del esperantismo tras la muerte de Zamenhof y pacifista noviolento que hizo campaña por la independencia de Polonia, de la India y de Argelia. Otros pacifistas muy activos en el esperantismo fueron Albert Škarvan, Louis Couturat, Gaston Moch, Paul Berthelot, Jean Jaurès, Édouard Vaillant, Alfred Fried, Alfred Moscheles, Josef Metzger, Hector Hodler o Julia Isbrücker. Por lo que respecta a los difusores del esperanto en sectores más amplios del pacifismo podemos mencionar a Bertha von Suttner o al mismo Romain Rolland, aunque estos dos últimos no llegaran a hablarlo con fluidez.

La aportación del esperanto va más allá del entendimiento entre los estados al facilitar la coexistencia pacífica de las personas, de la gente. Es por ello que instituciones internacionales como la UNESCO han pedido que se estudie y enseñe en las escuelas y en las universidades. Dice la UNESCO en su preámbulo que la paz comienza en la mente de las personas. Y es aquí donde actúa la propuesta de Zamenhof. Más allá de los canales oficiales de comunicación y más allá de las declaraciones abstractas de cooperación internacional, es en los contactos personales donde se produce el impacto.

Así, podemos destacar la fraternidad entre polacos y judíos durante los primeros años de la historia del esperantismo, el activismo noviolento contra la colonización japonesa en Corea y Taiwán en las décadas de 1920 y 1930 o la coexistencia entre judíos y árabes en las organizaciones esperantistas en Palestina durante el mandato británico. En Ruanda tras el genocidio de la década de los 1990 hay comunidades donde, a pesar de hablar la misma lengua, sus miembros utilizan en ocasiones el esperanto, porque ello les permite expresarse en libertad y no tener que utilizar los diferentes registros que la lengua local tiene reservados a cada uno de los grupos étnicos. También en países como China, donde coexisten decenas de lenguas, el esperanto ha funcionado en algunos grupos sociales como lengua puente, más eficiente que otras lenguas locales difíciles de aprender y ligadas a un sector de la población y a unas determinadas relaciones de poder.

Otro campo donde ha fructificado la relación entre pacifismo y esperantismo es la literatura. Entre los ejemplos más destacados, cabe señalar las obras del australiano Trevor Steele y las del húngaro Gyula Baghy, junto con otras como Kiel akvo de l’rivero del francés Raymond Schwartz, La granda kaldrono del escocés John E. Francis, Kroata milita noktlibro de la croata Spomenka Štimec o la epopeya en verso Poemo de Utnoa del catalán Abel Montagut. Fuera del ámbito propiamente literario, existen textos autobiográficos sobre experiencias de guerra como Maskerado, de Tivadar Soros, donde el padre del conocido especulador George Soros explica sus vivencias y las de su familia durante la II Guerra Mundial. Muy recomendable es también la lectura del diario del esperantista adolescente Petr Ginz, escrito originalmente en checo y con reminiscencias al tristemente célebre diario de Ana Frank.

Actualmente, en la convergencia de agendas de los distintos movimientos sociales, los pioneros esperantistas se reconocerían en la esencia de la noviolencia altermundista promovida por los activistas de la solidaridad internacional. Si consideramos el problema de la ausencia de una lengua auxiliar mundial unido a otras cuestiones sociales, llegaremos a la conclusión de que el destino del esperanto está ligado al establecimiento de un orden internacional más pacífico y justo. En definitiva, aunque podamos discutir la viabilidad de la apuesta lingüística, la aportación del esperanto a la teoría de la noviolencia es innegable.

Bibliografía:

Alcalde, Javier (2013) “Pacifism”. En David A. Snow, Donatella Della Porta, Bert Klandermans, Doug McAdam (eds.) The Wiley-Blackwell Encyclopedia of Social and Political Movements. Blackwell Encyclopedias in Social Sciences.

Alòs, Hèctor (2012) “Els esperantistes catalans. Un col.lectiu pacifista en un món global”. ICIP Working Papers 2012/03. Barcelona: Institut Català Internacional per la Pau. Disponible en catalán y en inglés. http://www20.gencat.cat/docs/icip/Continguts/Publicacions/WorkingPapers/2012/Arxius/01WP2012_03_EsperantoCAT.pdf

Del Barrio, Toño y Ulrich Lins (2010) “La utilització de l’esperanto durant la guerra civil”. En Hèctor Alòs i Francesc Poblet (eds.) Història de l’esperanto als Països Catalans. Barcelona: Associació Catalana d’Esperanto. Disponible en catalán y en esperanto. También disponible en castellano aquí http://www.nodo50.org/esperanto/artik68es.htm

Lins, Ulrich (2000) “The work of the Universal Esperanto Association for a more peaceful world”. Esperanto Documents 45 A. Rotterdam: UEA. Disponible en inglés y en esperanto. http://catalogue.nla.gov.au/Record/5667526

Lins, Ulrich (1990) La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ esperanto. Segunda edición. Moscú: Progreso. (Existe traducción a diversas lenguas, como el alemán, el italiano o el ruso)

Sikosek, Marcus Ziko (2003) Esperanto sen mitoj. Segunda edición. Flandra Esperanto-Ligo.

 

This article was published on January 30th: School Day of Non-violence and Peace in Global Education Magazine

Category: Africa, Asia, Central America, Español, Esperanto, global citizenship education, Global Partnership, Millennium Development Goals, North America, Private Institution, Public Institution, South America, Transversal Studies, Universal Education, Your experiences, Your ideas · Tags: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Supported by


Edited by:

Enjoy Our Newsletters!

navegacion-segura-google navegacion-segura-mcafee-siteadvisor navegacion-segura-norton